Ĉefpaĝo
El Vortaro
Bonvenon al la Bonlingva Vortaro! Ĉi tie ni kreas vortaron, kiu ne nur listigos radikojn kaj kunmetaĵojn kun iliaj signifoj, sed ankaŭ mencios informojn pri la uzindeco kaj la lingvostila nivelo de la radikoj kaj kunmetaĵoj.
Kiel bazon por niaj kriterioj de uzindeco ni uzas ĉefe la ideojn esprimitajn en la verko "La bona lingvo" de Claude Piron (tio klarigas la nomon de nia vortaro). Laŭ tiuj kriterioj, multaj nenecesaj novradikoj el PIV kaj el aliaj fontoj estos markitaj evitindaj, kaj estos montrataj taŭgaj kunmetaĵoj por anstataŭigi tiujn novradikojn. Tiel ni subtenas pli facilan Esperanton, kiu restas fidela al la reklamaj eldiroj de la Esperantistoj, ke Esperanto facilas interalie pro la ebleco esprimi multon per malmultaj radikoj kaj eleganta vortfarado.
Legu ĉi tie pri la nuna stato de la Bonlingva Vortaro.
| Indekso | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| A | B | C | Ĉ | D | E | F |
| G | Ĝ | H | Ĥ | I | J | Ĵ |
| K | L | M | N | O | P | R |
| S | Ŝ | T | U | Ŭ | V | Z |
Eksteraj ligiloj
- Listo de simplaj samsignifaj vortoj, kiu estas kune kun ReVo la bazo de ĉi tiu vortaro
- El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto. Eseo de Marcos Cramer pri la ideoj el "La bona lingvo" kaj pri la kritikoj fare de Jorge Camacho.
- Wikkii.com – la gastiga servilo de ĉi tiu vikio
